• AgoraVox sur Twitter
  • RSS
  • Agoravox TV
  • Agoravox Mobile


Commentaire de Henri Masson

sur Médecine sans frontières


Voir l'intégralité des commentaires de cet article

Henri Masson 23 juillet 2008 09:08

Traduction de la seconde partie de mon article :

Traduko de la dua parto de mia artikolo :

Ekkonsciiĝo Ĝuste sur la medicina tereno, ekkonsciiĝo de kuracistoj rilate al internacia lingvo libera je ĉiaj ligoj kun iu ajn nacio, do, tiusence neŭtrala, manifestiĝis antaŭ 100 jaroj, t.e. dekunu jarojn post publikigo de la Unua Libro de Esperanto. La demando estas ĉiam aktuala.

"La unuaj paroladoj por ekinteresigi medicinistojn pri Esperanto estis farataj en Rusujo : La 19-an de oktobro 1898 Nikolaj Kazi-Girej legis en la medicina societo de urbo Borisoglebsk raporton pri Esperanto kaj la kunveno esprimis la deziron, ke Esperanto estu elektota kiel oficiala lingvo por internaciaj kongresoj de medicino, kaj ke ĉiuj plej grava medicinaj verkoj estu eldonataj en Esperanto. La saman raporton laŭtlegis doktoro Fedjaevski la 25-an de oktobro en la medicina societo de Voroneĵ." (Enciklopedio de Esperanto, § 3)  : Estas notinde ke la unua publikaĵo de tiu epoko en Esperanto, "La Esperantisto", estis malpermesata en Rusio jam de 1895 pro tio ke ĝi permesis al LeoTolstoj publikigi en ĝi artikolon, kies enhavo malplaĉis al la cenzuro. Spite al tio, kaj al tio kio sekvis, la rolo de la rusoj por la disvolviĝo de Esperanto estis ĉiam kaj restas ĉiam grava.

Dek jarojn poste, en 1908, le D-ro Henri Dor, de helveta nacieco, fama oftalmologo, granda poligloto (11 lingvoj), fondinto de senpaga oftalmologia kliniko en Liono, fariĝis la unua prezidanto de Tutmonda Esperantista Kuracista Asocio (TEKA, poste nomita UMEA — Universala Medicina Esperanto-Asocio) en la kadro de la 4a Universala Kongreso de Esperanto, en Dresdo. Tiu fondo konkretigis projekton pritraktita en 1907, en Kembriĝo, dum la antaŭa kongreso.

Ankaŭ en 1908, la 26an de novembro, en la Facultato de Medicino de Parizo, la dua doktora disertacio, en Francio kaj en la mondo (2), en rilato kun la ideo de komuna lingvo havis por temo  : "Utilité et possibilité de l’adoption d’une langue internationale auxiliaire en médecine" (Utileco kaj ebleco de alpreno de internacia helplingvo por la medicino). Ĝiaj konkludoj aperas ĉi tie. Pasie interesiĝanta pri radiofonio, do, pri teknika formo de la komunikado, kaj pri la scienca esplorado ĝenerale, ĝia aŭtoro estis Pierre Corret. Tiu paragrafo de lia disertacio (p. 109), nenion perdis el sia aktualeco, eĉ se la konferencoj kaj kongresoj okazas pli kaj pli kun la angla kiel unika lingvo : "Por la scienculoj : matematikistoj, ekonomikistoj, kuracistoj, naturalistoj, filozofoj, kiuj ne plu verkas nur en du aŭ tri dominantaj (superregantaj) lingvoj, la kondiĉoj estas ankoraŭ pli ĝenaj : multaj gravaj memuaroj, svedaj aŭ rusaj, ekzemple, restas nekonataj aŭ estas konataj nur per nesufiĉaj analizoj. Kaj en la universalaj kongresoj, kia kompatinda konfuzo ! Tie, ekonomikisto esprimiĝas tiel mallerte en lingvo kiu ne estas lia ke ĝia tuta valoro ne ebligas ke oni sekvu lian paroladon, nek ke, malgraŭ la gratuloj de mensoga ĝentileco, li ne estus ridinda ; aliloke, germana kuracisto tradukas en la francan la anglalingvan prelegon de norvega samprofesiulo ! Pri tio suferas la gusto, ankoraŭ pli la scienca ekzakteco."

Membro de la Akademio de Medecino, profesoro Antonin Gosset alvenis al la konkludo ke "Je scienca vidpunkto, endas agnoski ke Esperanto estas absluta neceso"". (...) Kaj li aldonis la saman konstaton kiel tiu de Pierre Corret pri internaciaj kongresoj : "Sufiĉas esti partopreninta en unu el ili por agnoski la neceson de neŭtrala lingvo, de Esperanto."

Tiu situacio estas komparenda kun tiu menciita multe pli freŝdate fare de Dominique Voynet post reveno el la pintokunveno de Kioto, kie estis tamen nur unu lingvo, la plej instruata en la mondo, delonge kaj je tre forta dozo : "Ĉiuj teknikaj diskutadoj disvolviĝis en la angla, sen minimuma interpretado, kvankam temis pri konferenco de Unuiĝintaj Nacioj. Tro da delegitoj estis tiel en situacio de malsupereco, en nekapableco respondi efike, aŭdigi siajn argumentojn" ("Journal du Dimanche" — JDD, 14 décembre 1997). Tiel, por interkompreniĝi pli malbone ol bone, delegitoj trairis milojn da kilometroj per la plej polua transportrimedo, kaj tio por pintokunveno el kiu rezultis nur... vento.

En sia disertacio, Pierre Corret menciis eksperimenton okazinta kelkajn monatojn pli frue en Dresdo, dum la 4a UK. D-ro H.F. Adolf Thalwitzer, germano, volis nepre testi Esperanton kaj demonstri ĝiajn praktikajn avantaĝojn sur la tereno, alimaniere ol per teorio. Generalo Schmidt disponigis al li sekcion de flegistoj de la saksa Ruĝa Kruco . "En dek lecionoj, li sukcesis havigi al ili sufiĉan instruadon por ebligi al trideko da homoj, kiuj scipovis nur la germanan, plenumi ordojn en Esperanto, kaj respondi al la demandoj faritaj al ili en tiu lingvo." Rekomencita plurfoje kun sukceso, sen unu germanlingva vorto, la eksperimento okazis sub observado de diversaj eminentaj personoj, inter kiuj generalo Ruhlemann (Germanio), generalo Hyppolite Sebert (Francio), majoro Paul F.Straub, oficiala delegito de Usono, militista kuracisto ligita al la ministerio de la milito, Dr Kroita (Japanio) kaj D-ro Zamenhof. Notindas ankaŭ ke, okaze de tiu sama kongreso, policanoj de Dresdo ricevis Esperantoinstruadon.

Grandaj nomoj de medecino kaj koneksaj sciencoj praktikis tiun lingvon pri kiu profesoro Charles Moureux, membro de la Akademio de sciencoj et de la Akademieo de Medicino, povis diri "Oni vane serĉus pli rapidan rimedon de interkompreniĝo". Inter ili aperas precipe profesoro Jean-Alban Bergonié, fondinto de la Esperanto-grupo de Bordeaux (bordo), referenculo en la kontraŭkancera esplorado ; profesoro Odo Bujwid, patro de la pola mikrobiologio, kies edzino, ankaŭ esperantista, aktivis por la virinaj rajtoj ; Maksimiliano Blassberg, pola kuracisto, aŭtoro de sesdeko da libroj pri medicino en la pola, germana kaj Esperanto ; Paul Fruictier, ĉefredaktoro de du francaj revuoj pri medicino kiu, post sessemajna lernado, en 1900, povis konversacii kun la sveda kuracisto D-ro Sven E.Krykortz kaj gvidi lin en la Universala Ekspozicio de Parizo. Dokumento de la retejo de la Facultato de Medicino de Nancy mencias laborojn de D-ro Louis Camille Maillard (lŭi-kamij majar) kaj lian rolon kiel sekretario de la esperantistaj prelegoj. Eltiraĵo : "La Medicina Esperantista Grupo de Francio organizas sian tutmondan kongreson. Tiu ĉi okazas sub la prezidanteco de Zamenhof mem kun partopreno de la Franca Societo de Fiziko, la Internacia Societo de Elektrikistoj, de la profesoroj Adelsköld, Appell, d’Arsonval, Baudoin de Courtenay, Becquerel, Berthelot, Bouchard, Deslandres, Duclaux, Förster, Haller, H. Poincaré, Ramsay, Generalo Sebert, etc. (...) Ĉiuj tiuj scienculoj estas fervoraj adeptoj de Esperanto." La samaj nomoj kaj multaj aliaj aperas ankaŭ en "La question de la langue auxiliaire internationale" de Gustave Gautherot (La demando pri internacia lingvo — Paris : Hachette, 1910) kaj "Pourquoi je suis devenu espérantiste ?" (Kial mi fariĝis esperantisto ? — Paris : Arthème Fayard, 1910) de Ernest Archdeacon (EO, FR), pioniro kaj meceno de la aŭtomobilo kaj de la aviado, fondinto de Aero-Club de France (Aeroklubo de Francio). La Esperantista Medicina Grupo de Francio, sub prezidanteco de profesoro Bouchard, membro de la Akademio de sciencoj kaj de la Akademio de Medicino, publikigis en 1904, ĉe la eldonejo Masson, "Dictionnaire anatomique en quatre langues" (latina, franca, angla kaj esperanto) kiu aperis ankaŭ ĉe la eldonejo Hachette sub la titolo "Anatomia vortaro kvarlingva".


En Japanio, la unuaj paŝoj de Esperanto sur la medicina tereno okazis en 1906 kun oficiala Esperanto-kurso kiun sekvis 200 studentoj en la Medicina Fakultato de Nagasaki. En 1921, ankaŭ studentoj de la Farmacia Fakultato de la Imperia Universitato de Tokio organizis kursojn. En 1922, Masataka Murata kaj Hisao Kasai publikigis siajn studojn en Esperanto. Tio estis la unuaj medicinaj tezoj originale verkitaj en Esperanto en tiu lando. Esperanto-klubo estis tie fondita en 1923. En 1925, je la sesa ekstrem-orienta kongreso de tropika medicino, Ogata kaj Murata publikigis siajn studojn en Esperanto. En 1926 fondiĝis la japana esperantista asocio de medicino kun profesoro Seiho Nishi kiel prezidanto (3).

En Urugvajo, dum tutmonda medicina kongreso, en Montevideo, en 1907, prof. Gr. Mendizabal, meksikia delegito, rekomendis Esperanton por la kongreslaboroj.


Voir ce commentaire dans son contexte





Palmarès