• AgoraVox sur Twitter
  • RSS
  • Agoravox TV
  • Agoravox Mobile


Commentaire de Grizaleono

sur Médecine sans frontières


Voir l'intégralité des commentaires de cet article

Grizaleono 5 août 2008 18:38

Medicina ŝerco ? Jen.

Mi memoras, ke malparolema onklo mia, kuracisto, kiam li sufiĉe estis drinkinta, tamen rakontis pri la unua praktika leciono de sia profesoro pri nekropsio.

Kadavro surventre kuŝis sur tablo. La profesoro diris "Bone observu, kion mi faras, tuj poste mi ekzamenos vian scipovon. La profesoro metis fingron en la anuson de la kadavro, eltiris ĝin kaj ... tuj metis fingron en sian buŝon kaj lekis ĝin.

Nun la ekzameno. Alvenis la unua studento. Li eltendis sian tremantan manon, iĝis tute pala, kaj forkuris al la necesejo.
"Ne sukcesinta !" deklaris la profesoro.
Jen la sekvanta. Li enmetis fingron en la anuson de la mortino, eltiris ĝin kaj ... subite vomemis.
"Ne sukcesinta !" deklaris la profesoro.
Tiel ĉiuj studentoj, unu post la alia, malsukcesis.

Post la ekzameno la profesoro arigis siajn studentojn ĉirkaŭ sin kaj sciigis sian diagnozon.
Unue : bagatelo naŭzis vin. Bona kuracisto ne timu ajnan taskon.
Due : vi malbone observis mian agon : mi enmetis mezan fingron en la anuson kaj montrofingron en mian buŝon !

Tiu fakto (laŭ la aserto de onĉjo) okazis en la jaroj 1920, proksimume kiam Francio vetois en Ligo de la Nacioj la proponon enkonduki Esperanton kiel laborlingvon kaj poste aktive malhelpis la disvastiĝon de la internacia lingvo en Francio, asertante, ke en diplomatio nur la franca taŭgas. Eĉ nuntempe iuj individuoj subtenas tiun vetoon kontraŭ Esperanto.


Voir ce commentaire dans son contexte





Palmarès