• AgoraVox sur Twitter
  • RSS
  • Agoravox TV
  • Agoravox Mobile


Commentaire de Henri Masson

sur Médecine sans frontières


Voir l'intégralité des commentaires de cet article

Henri Masson 14 août 2008 09:32

Suite du résumé en espéranto de la thèse de doctorat en médecine de Pierre Corret
"UTILITÉ ET POSSIBILITÉ D’UNE LANGUE INTERNATIONALE AUXILIAIRE EN MÉDECINE".

Pages 84 à 100 : "LA CROIX-ROUGE").



Daŭrigo de la resumo de la disertacio de Pierre Corret pri
"Utileco kaj ebleco de internacia helplingvo en medicino". Paĝoj 84 ĝis 100 : "La medicinaj verkoj kaj gazetoj — La internaciaj medicinaj rilatoj".



"LA RUĜA KRUCO"

p. 66
Ekzistas cirkonstanco kiam ĉiu kuracisto povas esti alvokita por kuraci fremdulojn aŭ por rilati kun kuracistoj kies lingvon li ne scipovas, t.e. dum milito en servoj de la Ruĝa Kruco.
La artikolo 1a de la nova Konvencio por la plibonigo de la sorto de la milit-vunditoj kaj malsanuloj en la armeoj en kampanjo, redaktita la 6an de julio 1906 en Ĝenevo, fakte indikas :

La militistoj kaj la aliaj personoj oficiale alligitaj al la armeoj estos respektendaj kaj kuracendaj sen distingo de nacieco fare de la militanto kiu havos ilin sub sia regado.
Tamen la militanto devigata forlasi malsanulojn kaj vunditojn al sia kontraŭulo, lasos kun ili, tiom, kiom la militistaj cirkonstancoj ebligos tion, parton el sia personaro kaj sanitaran materialon por kontribui al ilia flegado.
"

Krom la kazo al kiu aludas tiu artikolo, necesas ankaŭ antaŭvidi tiun de la aliancitaj armeoj en kiuj kuracistoj de — 85 — apartaj naciecoj devos kuraci vunditojn kaj malsanulojn, kies lingvon ili ne scipovas.

Do, la eventualaĵoj venigos en la kampanjajn ambulancojn kaj hospitalojn lingvodiversecon, kiu konsistigas gravan venkendan malfacilaĵon por bone plenumi en ĉiuj cirkonstancoj la homhelpan taskon, por kiu sin devigas la Ruĝa Kruco.
Kioman faciliĝon en la rilatoj de servo oni sentus parolante nur unu lingvon komprenata se ne de ĉiuj, almenaŭ de la plejmulto.
" (el "Intercompréhension dans les Formations et Etablissements sanitaires en temps de guerre." [Interkompreniĝo en la Organizaĵoj kaj Establejoj dum milita tempo] de generalo Priou, prezidanto de la Franca Societo Esperanto Ruĝa-Kruco).

Esperanto havigus netakseblajn servojn ankaŭ tie inter la kuracistoj de apartaj naciecoj same kiel inter ĉi lastaj kaj la kuracendaj vunditoj.

Delonge sentita estis tiu bezono. Dunant, kies strebado kondukis al ellaboro de la Ĝeneva Konvencio kaj al la fondiĝo de la Ruĝa Kruco, diskonigis la lamentindajn konsekvencojn de la lingovodiverseco, kiuj manifestiĝas sur batalkampoj. Corret citas poste — p. 86-87 — kelkajn erojn el lia verko "Un souvenir de Solferino" (
Memoro pri Solferino) :

"Oni imagu nun tiun operacion sur aŭstro scipovanta nek la italan nek la francan, kaj kiu lasas sin konduki kiel ŝafo buĉejen sen kapablo interŝanĝi unu parolon kun siaj helpemaj turmentistoj...
Resaniĝanta piemontano parolanta la francan kaj italo tradukanta demandojn de francaj soldatoj al lombardaj kuracistoj : oni konservas lin kiel interpretiston.
"

Dunant vidis multspecajn suferojn fizikajn kaj moralajn, multajn kazojn en kiuj la neebleco kompreni kaj komprenigi sin treege akrigis la maltrankviliĝon de la vunditoj kaj malsanuloj, multajn kazojn en kiuj le bezono de interpretisto estis preme sentebla : malsanuloj
malkvietaj, maltrankvilaj pro suferego kaj febro, irititaj pro neebleco esti komprenitaj, timantaj amputon. “Nur kelkaj klarigaj vortoj eldiritaj en lia gepatra lingvo sukcesas, meze de lamentinda intermiskompreno, kvietigi, trankviligi tiujn invalidojn de Solferino ...

Pli poste :

« Ĉu tiuj mortantoj, forlasitaj en la ambulancoj de Castiglione, en la hospitaloj de Breŝo, inter kiuj pluraj ne povis komprenigi sin en sia propra lingvo, estus spirintaj la lastan spiron malbenante, blasfemante, se ili estus havintaj apud si helpemulon por aŭskulti ilin, por konsoli ilin ?...

p. 87
“La unuaj esploroj cele al faciligo de interkompreniĝo inter flegatoj kaj flegantoj, inter tiuj lastaj, kiam ili ne parolas la saman lingvon, estas ŝuldeblaj al italo, senatano Torelli, kiu publikigis en 1866 bonegan gvidlibreton : “Dictionnaire pour l’infirmier volontaire des blessés en temps de guerre“ (Vortaro por la volontula flegisto de la vunditoj en milita tempo).

Tiu libreto, redaktita en tri lingvoj (germana, franca kaj itala) aperis bedaŭrinde tro malfrue por servi dum la aŭstra-prusa milito de 1866. Ĝi tamen povis alporti servojn post la milito en la militaj kaj civilaj hospitaloj.

En 1870, la senatano Torelli publikigis, komence de la milito, francan-germanan eldonon de sia poŝvortaro kiu multe helpis.

Pli ol 1600 ekzempleroj estis distribuitaj, kaj multaj malsanuloj estis treege dankemaj pro tiu utila interpretisto.

p. 88
La saman jaron, la Komitato de la Germana Societo de Vieno faris, por uzo en la germanaj militaj ambulancoj, libreton kiu tre similis al la verko de s-ro Torelli, sed pli taŭga ol tiu lasta.
(...)
Fine, en 1876 aperis la unuaj eldonoj de la rimarkindaj verkoj de s-ro Paul Blaschke, de Friedrichshagen (Berlino) : “Der internationale Lazaretsprachführer“.
(Laŭ generalo Priou, el jam citita verko)

La bataloj, diras s-ro Blaschke, estas neeviteblaj, kaj la streboj devas celi la venkon ; sed humaneco postulas, favore al la vundito, senprokrastan sukuron kaj, pro tio ke li fariĝis sendanĝera, ke li ne estu senutile foroferita . Maloportunaĵo konstatebla en milito, kaj precipe en la tagoj de batalo en la ambulacoj, estas tiu de la neebleco interkompreniĝi. Pro neebleco interkompreniĝi ambaŭflanke, la flegado fariĝas pli malfacila, ofte en tiuj kazoj la suferoj daŭras pli longe ol necese, kaj multaj el la deziroj de la paciento, — ofte, bedaŭrinde, la lasta ! — restas neplenumitaj.

La verkoj de s-ro Blaschke estas dulingvaj vortaroj germana-franca, franca-germana, germana-angla, germana-rusa,
— p.89 — germana-itala, germana-hispana, germana-nederlanda, ktp, enhavantaj ĉ. 5000 vortojn kun la plej ofte uzataj frazoj, kiuj rilatas al ili akompanataj de klarigoj pri la prononco.

Sed la aŭtoro de tiuj vortaroj agnoskas mankojn en ilia uzebleco : "Sed, estas neeble determini antaŭe en kiuj lingvoj ili devos esti faritaj ; el tio sekvas ke la bezono estas tute kompreneble sentebla, en ĉiuj ŝtatoj, de rezervo de tiaj gvidlibroj redaktitaj en kiom eble plej multe da lingvoj. Jam en la komenco de la milito la tutpretaj ekzempleroj estas distribueblaj al la flegistoj dum alie la tempo perdita en la reviziado de la manuuskriptoj kaj presejaj laboroj ne ebligus disdoni ilin kiam la milito estus baldaŭ finiĝonta aŭ kiam la ĉefaj bataloj estus jam okazintaj. Do, la tute homeca celo de tiuj gvidiloj estus tiel maltrafita. Cetere, ĉar tiuj ekzempleroj estus abrupte disdonitaj al la flegistoj, kiuj ne povis prepariĝi antaŭe al tio, okazus ke multaj el ili flankenlasus la libron kvazaŭ instrumenton kies mekanismon oni ne komprenas. La freŝdata milito inter Rusio kaj Japanio cetere montris kiom gvidiloj en lingvoj malsimilaj al la nia povas trovi aplikaĵojn tiom praktikajn kiom variajn. Do, oni vidas pro tio ke la bezono de tiaj gvidiloj estas sentebla en lingvoj tiom multaj kiom eblas.

p. 90
P. Corret aldonas klarigojn pri la malfacilaĵoj ligitaj al tia sistemo kaj memorigas la opinion de prof. Gariel pri la nombro de tradukoj necesaj por kvar lingvoj en internaciaj kongresoj (vd ĉe p. 19 : http://www.agoravox.fr/article.php3?id_article=42443#commentaire1795739 ).

Corret komprenigas ke, tamen, ”Ĉiu ŝtato devus antaŭe posedi grandan kvanton da ekzempleroj de ĉu el la eldonoj de tiuj vortaroj devige kostaj kaj volumenaj en rilato kun sia nacia lingvo.
“Krome, eĉ limigante ilin, kiel oni devis fari ĝis nun, al la ĉefaj uzataj lingvoj kaj precipe al la gemana, kiu estis la sola alprenita kiel bazo fare de s-ro Paul Blaschke, oni ne povis ricevi de tiuj manlibroj kontentigan rezultaton pro la gramatikaj komplikaĵoj kaj la malfacileco de prononcado kiujn ili prezentas, malfacilaĵoj tiom pli seriozaj ke la loĝantoj de apartaj provincoj de sama lando ofte prononcas samajn vortojn laŭ maniero tre malsimila.
Tiuj malfacilaĵoj malaperus se uzebla estus meza rimedo de komunikado inter ĉiuj homoj, kia ajn estas ilia origino, de dua lingvo komuna al ĉiuj, kiu estus facile lernebla kaj posedus absolutan uniformecon de prononcado, tiel haviganta al ĉiu la rimedon por traduki laŭ komprenebla maniero, ĉiujn kutimuzajn kaj utilajn frazojn.
Oni povus facile krei serion da manlibretoj uzeblaj fare de ĉiunaciaj vunditoj kaj malsanuloj — p. 91 — por ebligi al ili konversacii en tiu lingvo kun personoj flegontaj ilin.
“ (Generalo Sebert, Membro de la Institut [Franca Akademio de sciencoj], membro de la konsultativa Komitato de la Unuiĝo de Virinoj de Francio : “Demando adresita al la delegitoj de la oka internacia konferenco de la Ruĝa Kruco, kunveninta en Londono en 1907".)

Tiaj manlibroj, kiuj pezis 5 gramojn kaj kiuj kostis 5 centimojn de franko, estis jam publikigitaj fare de leŭtenanto Bayol (bajol), instruktoro ĉe la speciala militlernejo de Saint-Cyr, sub la ĝenerala titolo “Guide Esperanto de la Croix-Rouge“ (Esperanto-Gvidilo de la Ruĝa Kruco) kaj tradukita en diversaj lingvoj. Ili povos esti valoregaj helpiloj por la personaro de la Ruĝa Kruco vokita por flegi vunditojn, por la vunditoj mem sen scio pri la lingvo de tiuj, kiuj flegas ilin kaj por la kuracistoj de la sanitaraj organizaĵoj kaj establejoj en milita tempo. Estas cetere evidente ke se Esperanto estus ĝenerale konata de kuracistoj, tiuj ĉi povus ĝin uzi senpere kun siaj fremdaj kolegoj kaj kun la personaro de la Ruĝa Kruco, kiu estus ĝin lernita dum paca tempo, la manlibro tiam estus necesa nur al tiuj, kiuj ne scipovus la internacian lingvon aŭ por la interrilato kun vunditoj en sama situacio.

La Medicina Direktoro de la Lernejo de la militista sanitara servo de Liono permesis, per ministeria cikulero de la 23a de marto 1907, organizi Esperanto-kurson en tiu lernejo, kaj, en Rumanio, — p. 92 — laŭ propono de profesoro Demosthen, ĝenerala inspektoro pri sano de la rumana armeo, la ministro de la milito permesis la enkondukon de Esperanto en la Lernejo de milita medicino de Bukareŝto. Esperanto-kurso estis tie malfermita la 8an de Marto 1908 kun 60 lernantoj kun ĉeesto de prof. Demosthen kaj de kolonelo Christodorescu, direktoro de la lernejo.

La ideo apliki Esperanton serve al la Ruĝa Kruco estis unuafoje esprimita antaŭ ses jaroj en Kanado, en gazeto de Montrealo, "La Lumo", redaktita en la franca, la angla kaj Esperanto ; poste fare de D-ro de Rop, prezidanto de la antverpena komitato de la Ruĝa Kruco.

Ĝin reprenis kaj disvolvis leŭtenanto Bayol, en broŝuro, "Esperanto et Croix-Rouge", publikigita en 1906 ; kaj tiu ideo progresis inter la membroj de la Ruĝa Kruco kaj rapide disvastiĝis en la apartaj landoj ĉefe dank’ al la strebado de ĝia aŭtoro.

La Esperantista Kongreso de Ĝenevo (1906) unuanime akceptis la sekvantan deziresprimon, kiun publikigis la Internacia Bulteno de la Societoj de la Ruĝa Kruco de Oktobro 1906 :

La Esperantistoj, kunvenintaj en Kongreso en Ĝenevo, konsiderante ke ĉiu malsanulo aŭ vundito de batalkampo, kia ajn estas ilia nacieco, rajtas je flegado de la ambulancoj, de la kampanjaj hospitaloj kaj de ĉiu establejo sur kiu flirtas la flageto de la Ruĝa Kruco ; ke ofte okazos,
— p. 93 — por ne diri preskaŭ ĉiam, ke multaj lingvoj nekonataj de la plejmulto estos tie parolataj, dum komuna lingvo faciligus la rilatojn inter kuracistoj, flegistoj kaj malsanuloj ;
Esprimis la deziron ke la internacia helplingvo Esperanto estu konata, se ne de ĉiuj, almenaŭ de la plejmulto el la personoj alvokataj fari aŭ ricevi flegadon de la Societoj de la Ruĝa Kruco.
Por atingi tiun celon, estos necese :
1° Ke la anglaj esperantistoj uzu sian tutan influon apud la organiza Komitato de la venonta Internacia Konferenco de la Ruĝa Kruco por ke la demando pri la lingvo Esperanto estu enmetita en la programo de la pridiskutotaj demandoj dum unu el la seancoj ;
2° Ke unu aŭ pluraj esperantistoj de ĉiu nacio prezentu kaj subtenu, aŭ prezentigu aŭ subtenu tiun demandon al la Konferenco de Londono ;
3° Ke la propagando estu plej aktiva en la societoj de sekurado al la vunditoj kaj ke la esperantistoj de ĉiu nacio, membroj de la Ruĝa Kruco, kuracistoj, ĥirurgoj, farmaciistoj, ĉiugradaj militistoj, laŭeble plej bone strebu por organizi prelegojn pri kaj kursojn de Esperanto.
"

En 1907, generalo Sebert, membro de la konsulta Komitato de la Virinoj de Francio, — p. 94 — adresis demandon al la Oka Internacia Konferenco de la Ruĝa Kruco por atentigi la delegitojn de tiu konferenco pri la utileco de Esperanto en la sanitaraj organizaĵoj kaj establejoj dum milita tempo. Poste fondiĝis "nacia komitato" konsistanta el esperantistoj apartenantaj al la tri societoj de la Ruĝa Kruco en Francio, el militistoj, maristoj, kuracistoj, ĥirurgiistoj "por la disvastigo de la internacia helplingvo Esperanto en la franca Ruĝa Kruco". Tiu komitato iĝis en "Franca Societo Esperanto-Ruĝa-Kruco“ ; anonciĝis la fondiĝo de analogaj societoj eksterlande.

La Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco mem montris intereson pri la afero kaj delegis unu el siaj membroj, s-ro Ad. Moynier, al la freŝdata esperantista kongreso de Dresdo.

La raporto de tiu delegito, neesperantisto, kaj kiu ĉeestis en la kongreso nur kiel senpartia atestanto, aperis en la numero de Oktobro 1908, de la Internacia Bulteno de la Societoj de la Ruĝa Kruco.

Corret poste publikigas la raporton "kiu montros la eblecon uzi Esperanton por eviti la ĝenaĵojn de la lingvodiverseco en la servoj de la Ruĝa Kruco dum milittempo".

*
**

Resumo de la raporto de s-ro Ad. Moynier (93-100) :

Adolf Thalwitzer, germano, volis nepre testi Esperanton kaj demonstri ĝiajn praktikajn avantaĝojn sur la tereno, alimaniere ol per teorio. Generalo Schmidt disponigis al li sekcion de flegistoj de la saksa Ruĝa Kruco . "En dek lecionoj, li sukcesis havigi al ili sufiĉan instruadon por ebligi al trideko da homoj, kiuj scipovis nur la germanan, plenumi ordojn en Esperanto, kaj respondi al la demandoj faritaj al ili en tiu lingvo." Rekomencita plurfoje kun sukceso, sen unu germanlingva vorto, la eksperimento okazis sub observado de diversaj eminentaj personoj, inter kiuj generalo Ruhlemann (Germanio), generalo Hyppolite Sebert (Francio), majoro Paul F. Straub, oficiala delegito de Usono, militista kuracisto ligita al la ministerio de la milito, Dr Kroita (Japanio) kaj D-ro Zamenhof. Notindas ankaŭ ke, okaze de tiu sama kongreso, policanoj de Dresdo ricevis Esperantoinstruadon.






Voir ce commentaire dans son contexte





Palmarès