• AgoraVox sur Twitter
  • RSS
  • Agoravox TV
  • Agoravox Mobile


Commentaire de Henri Masson

sur Médecine sans frontières


Voir l'intégralité des commentaires de cet article

Henri Masson 15 août 2008 11:26

Suite du résumé en espéranto de la thèse de doctorat en médecine de Pierre Corret
"UTILITÉ ET POSSIBILITÉ D’UNE LANGUE INTERNATIONALE AUXILIAIRE EN MÉDECINE".

Pages 101 à 116 : "LE PROBLÈME GÉNÉRAL DE LA LANGUE INTERNATIONALE").



Daŭrigo de la resumo de la disertacio de Pierre Corret pri
"Utileco kaj ebleco de internacia helplingvo en medicino". Paĝoj 101 ĝis 116 : "La medicinaj verkoj kaj gazetoj — La internaciaj medicinaj rilatoj".
Rimarko : Ĉar la enhavo de
tiuj ĉi paĝoj estas sufiĉe grava kaj utila, historie interesa, aspektis pli oportune grandparte traduki ĝin ol ĝin resumi.



"LA ĜENERALA PROBLEMO DE LA INTERNACIA LINGVO"

p. 101
Estis ĝis nun agnoskite, en la tezo de Pierre Corret, ke la internacia lingvo devas estu neŭtrala idiomo artefarite kreita.

Kvankam profesoro Lépine agnoskis, ke Esperanto taŭgus por tiu rolo, li asertis ke la franca en tiu rolo havus avantaĝojn, tio, kompreneble, unue por la francoj... Ĝia alpreno liberigus la francojn je lernado de aliaj lingvoj kaj ĝi devigus la aliajn popolojn lerni la francan. "La tempo kiun la fremduloj dediĉus al la lernado de nia lingvo estus de ni uzebla por utila scienca esplorado, kaj la oficiala agnosko de la franca en la rolo de internacia idiomo havigus al ni sur ĉiuj aliaj nacioj nekontesteblan superecon."

p. 102
Sed ĝuste tiuj avantaĝoj profite al la nacio kies lingvo estos elektita, ĉiam malhelpos apartajn popolojn interkonsenti pri la alpreno de la nacia idiomo de unu el ili.

La alpreno de unu el la nun vivantaj lingvoj, diras prof. Achard, estus sendube forpuŝita fare de la uzantoj de la plimulto el la aliaj. Ni havas pri tio pruvon, la firman kaj viglan proteston, kiujn aŭdigis la anglaj medicinistoj en la internacia kongreso de Moskvo kontraŭ la ekskludo de la angla el la nombro de la oficialaj lingvoj de la kongreso.

Ĉu oni obĵetos ke la franca estas tamen bone akecptita kiel lingvo de la diplomatio ?

Oni ĝenerale nescias kio estas neekzakta en tiu ofte ripetata aserto. “Ne estas ekzakte diri ke la franca estas ankoraŭ la lingvo de la diplomatio“, skribas s-ro Th. Cart, profesoro ĉe la Libera Lernejo de politikaj sciencoj, en raporto adresita la s-ro la ministro de la Publika Instruado pri la demando de la internacia lingvo. “La rivalaj lingvoj havas nun lokon apud ĝi, ĝis kiam, pro la supera kreskado de loĝantaroj, kiuj ilin parolas, ili preskaŭ komplete flankenpuŝos ĝin. Antaŭ cent jaroj, ĉiu fremda diplomato devis scii la francan ; neniu el la niaj bezonis scii fremdan lingvon. Nun, kiom da ŝtatistoj, ekster Francio, ignoras nian lingvon ? — p. 103 — kaj kiu aŭdacos forigi la vivantajn lingvojn el la konkurso de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj ?
“ (el "Rapport sur la Langue Internationale" adresita al la ministro de Publika Instruado fare de prof. Cart).

Neniam, cetere, la franca estis alprenita kiel oficiala lingvo inter la ŝtatoj, nek kaŭze de internacia konvencio, nek per nepra uzado. "Tute male, en pluraj traktatoj redaktitaj en la franca, la kontraktantaj ŝtatoj faris formalajn rezervojn kaj enmetis apartan artikolon por deklari ke la uzo de tiu idiomo estus senkonsekvenca." Cifero resendas de tie al jena piednoto : ["Tio okazis en la traktato de Rastadt de 1714, de Akeno de 1748, en la traktato de alianco inter Francio kaj Aŭstrio de 1756, en la fina Akto de la Kongreso de Vieno en 1815. La artikolo 120 de tiu akto estas tiel skribita : “Ĉar la franca lingvo estis uzita en ĉiuj kopioj de la nuna traktato, estas agnoskate de la potencaj landoj, kiuj kune ellaboris tiun traktaton, ke la uzo de tiu lingvo ne havos konsekvencojn por la estonteco ; tiel ke ĉiu nacio rezervas al si alpreni en la estontaj intertraktadoj kaj konvencioj la lingvon, kiun ĝi uzis ĝis nun en la diplomatiaj rilatoj, sen ke tiu nuna traktato povu esti citata kiel ekzemplo kontraŭa al la kutima uzo.“]

"Kaŭze de la principo de egaleco de la ŝtatoj, ĉiu suverena, ĉiu registaro rajtas uzi ekskluzive kaj demandi ke oni uzu iun ajn difinitan lingvon, tiu de iu lando aŭ tiu de fremda ŝtato, en la rilatoj, ĉu skribitaj, ĉu parolaj, kun la aliaj nacioj.
p. 104 — Ni memorigu tiuokaze tiun ne tre konatan fakton : Foreign Office [Ministerio de Eksterlandaj aferoj de Britio] de Londono forlasis la uzadon de la franca kaj uzas nur la anglan en siaj raportoj kun pluraj potencaj landoj. Tiuj lastaj, fronte al la brita trosenĝeneco, respondis en sia propra lingvo. Tiel, ekzemple, la itala ambasado en Londono, jam de 1882, uzas ekskluzive la italan en siaj rilatoj kun Foreign Office.
La otomana Imperio korespondas turklingve kun la eŭropaj kortegoj ; iam ĝi eĉ konsideris kiel devigaj por ĝi nur la traktatojn turke-arablingve redaktitajn.
Dank’ al la helpo, kiun havigas al ĝi Usono, la angla estas anstataŭigonta la francan en la diplomatiaj rilatoj de Ekstrem-Oriento. La lasta traktato de komerco konsentita inter Meksikio kaj Ĉinio estas redaktita en la angla, kaj tamen Meksikio estas inter la landoj la plej fidelaj al la kulto de nia patrio“ [
eltiraĵo de Corret el la disertacio de Louis Fauvart-Bastoul : "D’une langue auxiliaire internationale au point de vue du Droit des Gens").

En realeco, la diplomatiaj konferencoj ne pli bone solvis la problemon de la lingvodiverseco ol tion faris ĝis nun la internaciaj kongresoj. Oni juĝu pri tio en depeŝo adresita fare de sia korespondanto de Portsmouth al granda pariza ĵurnalo pri la rusa-japana konferenco de 1905 :

“La diskutado estas malfacile sekvebla ĉar oni ofte parolas kvar lingvojn : la rusan, la francan, — p. 105 — la anglan kaj la japanan, s-ro Witte uzanta jen la rusan, je la francan, kiujn s-ro Nabokoff tradukas anglen, kaj kiun la japana sekretario tradukas japanen al s-ro Komura. Tiu lasta respondas en la japana, kiun la sekretario tradukas francen. Ĉar la japana tradukisto malbone konas la francan, okazas ke li tradukas nekorekte kaj ke s-roj Witte kaj Komura diskutas pri punktoj, kiuj ne estas de ili metitaj unuarange. Oni baldaŭ malkovras la eraron kaj oni komencas novan diskutadon.“ (“Le Matin“, 19an de aŭgusto 1905)

On vidas tion, la argumento de la franca internacie akceptata kiel lingvo de la diplomatio ne havas la valoron, kiun oni atribuas al ĝi, kaj ne estus uzebla por demonstri la eblecon de internacia interkonsento por la elekto de unu el la nun vivantaj lingvoj.“

“Ni povus deziri, kiel tio iam okazis, konkludas Profesoro Gariel, ke la rolo de internacia lingvo estu atribuita al la franca. Sed pri tio ne estu iluzioj : la nuna interpopola rivaleco ne ebligas ke povu esti tiel. Ni akceptu l situacion kaj, ĉar tiu solvo ne estas esperebla, ni aniĝu al tiu, kiun Esperanto prezentas al ni.

Esperanto estas ja la sola ebla solvo de la problemo, kaj ne pli taŭgus la elekto de morta lingvo. — p. 106 — Sen paroli, kiel oni faris, pri la sanskrita, la hebrea, nek la greka, la latina, pli proksimaj al ni, kaj, kiel rimarkigis D-ro Achard, malpli kaj malpli taŭgas al disvolviĝo de teknika lingvaĵo. Ĉu oni imagas, ekzemple, la priskribon farita en la klasika latina pri la radiografia tekniko aŭ tiun de la produktado kaj aplikado de la altfrekvencaj kurentoj ?

Por povi uzi la latinan, necesus ĝin plijunigi kaj kompletigi, kio, entute, revenigus al la kreo de artefarita lingvo, kiu restante malfacila, ne havus la avantaĝojn de Esperanto.

Sed neforgesendas, ke se la
tiel « kuireje farita » latina — oni pardonu al ni tiun esprimon — povus , se nepre necese, esti uzebla de sciencistoj en iliaj rilatoj kun kolegoj aŭ en la internacia kongresoj, la scienculoj studintaj la latinan aŭ kapablaj ĝin lerni ne estas la solaj, kiuj sentas la bezonon de internacia lingvo kaj la bezonon kongresi. La problemo de la internacia lingvo, en tio kio koncernas ilin, ne estas efektive aparta kazo de la ĝenerala problemo de la internacia lingvo, kaj se tiu lasta enhavas simplan kaj facilan solvon kiel Esperanto, estas dubinde ke apud la ĉiuspecaj kongresoj uzantaj tiun lingvon, plue okazus sciencaj kongresoj en la latina, eĉ modernigita.


Voir ce commentaire dans son contexte





Palmarès