• AgoraVox sur Twitter
  • RSS
  • Agoravox TV
  • Agoravox Mobile


Commentaire de Henri Masson

sur Médecine sans frontières


Voir l'intégralité des commentaires de cet article

Henri Masson 18 août 2008 12:05

Suite du résumé en espéranto de la thèse de doctorat en médecine de Pierre Corret
"UTILITÉ ET POSSIBILITÉ D’UNE LANGUE INTERNATIONALE AUXILIAIRE EN MÉDECINE".

Pages 101 à 116 : "LE PROBLÈME GÉNÉRAL DE LA LANGUE INTERNATIONALE".



Daŭrigo de la resumo de la disertacio de Pierre Corret pri
"Utileco kaj ebleco de internacia helplingvo en medicino". Paĝoj 101 ĝis 116 : "La ĝenerala problemo de la internacia lingvo".
Rimarko : Ĉar la enhavo de
tiuj ĉi paĝoj estas sufiĉe grava kaj utila, historie interesa, aspektis pli oportune grandparte traduki ĝin ol nur ĝin resumi.



"LA ĜENERALA PROBLEMO DE LA INTERNACIA LINGVO"
p. 107-116

— -

p. 107
Corret reprenas prezenton, kiun faris prof. Cart en
A la recherche d’une langue internationale
pri la ĝenerala problemo de internacia lingvo :

1. — La serĉata lingvo ne povas esti universala lingvo, sed nur internacia lingvo — kaj se tiu lingvo estas necesa.

Filozofoj kaj sciencistoj, kiel Bacon, Pascal, Leibniz, Condillac, Diderot, Ampère pritraktis la ideon de universala lingvo, sed se oni konsideras ke universala lingvo celas anstataŭigi la nunajn lingvojn, tiu ĉi ideo estas nealloga. Pli modesta, kvankam vasta, estas la projekto de internacia helplingvo — p. 108 — kiu celus
ne ĉiujn homojn sed meze aŭ supere kulturitajn homojn, komercistojn, industriistojn, kies aferoj aŭ laboro havas nete homecan aŭ internacian karakteron. Ne necesas mencii la multegajn avantaĝojn, sed kiom ajn grandaj ili estas, nur la bezono, ne la utileco, kreas la organon. Do, se la neceso de internacia lingvo ne estas sentebla, ĝi ne ekzistos, malgraŭ la inĝenieco de la esploristoj kaj la entuziasma kaj vana ardo de la apostoloj.

Ekzamenenda estas poste la demando ĉu la elekto de internacia lingvo altrudos sin post nelonga tempo al la moderna civilizacio, kaj, kaze de pozitiva respondo, ĉu tiu lingvo estos morta lingvo revivigita, unu el niaj vivantaj lingvoj aŭ artefarita lingvo.

2. - Ke la intelektaj, sciencaj kaj komercaj rilatoj devigu en mallonga tempo al elekto de tia lingvo.

Por klera franclingva homo, antaŭ malpli ol 50 jaroj, sufiĉis la scipovo de unu sola lingvo — p. 109 — alia ol sia propra.

Jam de dudeko da jaroj, urĝas scii almenaŭ du. Morgaŭ, kun la kresko de la rimedoj de komunikado kaj la pligrandiĝanta intenseco de la eŭropa vivo, necesos lerni kvar aŭ kvin lingvojn : al la germana kaj la portugala aldoniĝos baldaŭ la hispana, aŭ la portugala, la itala kaj la rusa.

En literaturo, se estas tute vere ke oni plene aprezas belan verkon nur en ĝia origina lingvo — kvankam estas ankoraŭ en tiu aserto, ĉe multaj homoj, pli da snobeco ol da sincereco — kiom da strebado estas necesa por akiri je sufiĉa nivelo nur unu aŭ du fremdajn lingvojn ? Kiel estos por la plejmulto ? Kaj, fakte, inter tiuj, kiuj trafe parolas pri la lingvo de Ibsen kaj de Tolstoj, kiom scipovas la norvegan kaj la rusan ? Oni devige alvenas al uzo de tradukoj en la gepatra lingvo aŭ en ĉiu alia konata lingvo, kaj tiel estos ĉiam pli.

Por la sciencistoj : matematikistoj, ekonomikistoj, medicinistoj, naturalistoj, filozofoj, kiuj skribas ne nur en du aŭ tri superregantaj lingvoj, la kondiĉoj estas ankoraŭ pli ĝenaj : multe da memuaroj, ekzemple svedaj aŭ rusaj, restas nekonataj, aŭ konataj nur per nesufiĉaj analizoj. Kaj en la universalaj kongresoj, kia kompatinda konfuzo ! Tie estas ekonomikisto, kiu tiel mallerte esprimiĝas en lingvo, kiu ne estas lia propra, ke ĝia tuta valoro ne estigas atenton, malgraŭ mensoge ĝentilaj komplimentoj, kaj tio ne malebligas ke li estas ridinda ; aliloke, germana medicinisto tradukas francen la anglalingvan paroladon — p. 110 — de norvega kolego ! Suferas la gusto, ankoraŭ pli la scienca ekzakteco.

La komercistoj ne estas malpli kompatindaj ol la beletristoj : nescipovo de certaj fremdaj lingvoj estas ilia senĉesa ĝeno ; ili scipovas du aŭ tri, ili ne povas scipovi ĉiujn ; cetere, estas malavantaĝo senfine obligi la nombron de la oficistoj prizorgantaj la korespondadon, kaj se la germanoj, pro ilia rimarkinda diligenteco je studado havigas al la tuta mondo poliglotajn komizojn, ili ne ĉiam sufiĉos.

Oni povas prave diri ke oni ne povos solvi la ĉiam kreskantajn malfacilaĵojn, kiuj rezultas el la diverseco de la lingvoj de la civilizitaj popoloj, per lernado de tiuj lingvoj mem ; ili estas tro multaj kaj tro malfacilaj, senĉese trudiĝas novaj, kaj, fine, necesas tion sincere agnoski, ili estas nur iloj, kies akiro devigas al forofero de tro da pli fruktodonaj studoj. Oni demandu pri tio al la finnoj !

Nu, se tiu solvo per lermado de pluraj lingvoj estas nebona, ĉar necesas trovi iun en situacio kiu fariĝas neakceptebla, trudiĝas la elekto de internacia lingvo, speco de komuna mono, — apud la mono de la lando — al la homoj, kiuj havas inter si komercajn, sciencajn aŭ intelektajn rilatojn.

p. 111
3. — Estas motivo por ekzameni ĉu tiu lingvo povas esti 1° revivigita morta lingvo ; aŭ 2° vivanta lingvo, eĉ duoble kun alia vivanta lingvo, aŭ 3° artefarita lingvo — necesas flankenmeti la du unuajn solvojn.

1° Ĉu tiu lingvo estos malnova lingvo ? La latina, ekzemple, ĉar neniu pensos pri la greka ? Ne, ĉiukaze, la latina, kiun ni lernis en kolegio ; tiu ĉi latina (kies prononco cetere malsimilas en ĉiu lando) havas ja certe malfacilan gramatikon, se ne vorttrezoron. Oni cetere uzis ĝin pli malpli bone en Mezepoko ĝis la modernaj tempoj, kiam ĝi praktike mortis, ne tiom pro malriĉeco, sendube pro tio, ke ĝi postulas tro da inteligenteco aŭ da spirito por kiu volas ĝin kompreni kaj per ĝi diri ĉion. Nu, ĉu simpligita latina ? farita per solecismoj, barbarismoj, neologismoj, monstro kiu, sen reala kompenso, mortigus la klasikan latinon, je bedaŭro de tiuj kiuj ankoraŭ ŝatas ĝin kaj je granda damaĝo al la eŭropa kulturo ? Se oni rekomendis tiun solvon, oni ne retenos ĝin, laŭ komuna interkonsento inter partizanoj kaj kontraŭuloj de la lingvo de Cicerono.

2° Ĉu estos, kiel proponite kun la eminenta apogo de s-ro Bréal, vivanta lingvo : la angla ? ne sola, en vero, sed duoble kun la franca, tiel ke la franclingvaj popoloj lernus la anglan, dum la anglaj devontigus sin lerni la anglan.

p. 112

Sed se oni povas kredi ke la registaroj franca, svisa, belga preskribos lernadon de la angla en ĉiuj siaj duagradaj lernejoj kaj ke dum la italoj, germanoj, rusoj kaj aliaj trudos, kun elektoebleco, la anglan aŭ la francan, neniu, kiu konas Anglion kaj Usonon, pensos, mi imagas, ke oni povus iam enkonduki lernadon ekskluzivan kaj devigan de la franca en la lernejoj de tiuj landoj, plejmulte liberaj lernejoj. Kaj kial cetere la angloj lernus la francan ? Por ĝin paroli kun la germanoj ? ĉar kun la francoj tio ne valoras : ili scipovus la anglan. Do la konvencio fariĝus baldaŭe kaj neeviteble unuflanka laŭ la leĝo de la plej granda nombro.

Solvo estus tamen la angla solvo, — cetere tute relativa, ĉar oni ne vidas kiel ruso parolanta la francan kaj svedo parolanta la germanan sukcesus interkompreniĝi, — sed ekster la angloj, kiu volos ĝin ? Kaj oni vere ne povus mallaŭdi la naciojn, kiuj defendas kun ĵaluza prudenteco siajn respektivajn poziciojn rilate al raso al kiu, sur ĉiuj terenoj, oni donus ekscesan kaj preman hegemoniecon per alpreno de ĝia lingvo kiel internacia lingvo. Tiu rezonado validas kontraŭ ĉiu lingvo, kiu estus tiu de granda popolo — ĉar ĉiu alia estas kompreneble ekskludita el la konkurso — la solvo per elekto de moderna lingvo troviĝas tiel memkompreneble eksigita, kaj ne plu restas alia ol la starigo de artefarita lingvo.

p. 113
4. — Pri la elekto de artefarita lingvo kaj la kondiĉoj kiujn ĝi devos plenumi — ke nur « Esperanto » plenumas tiujn kondiĉojn, kaj plene plenumas ĉiujn, kaj kiel ĝi triumfos.

Kia ajn ĝi estos, tiu lingvo, devos kontentigi la ĉi sekvajn postulojn : esti por ĉiuj kleraj homoj facile prononcebla, havi tre simplan gramatikon, posedi vorttrezoron kies asimilado estu facila al la germanoj same kiel al la slavoj aŭ al la parolantoj de latindevenaj lingvoj. Ĝi devas esti lingvo kompleta, t.e. kapabla esprimi ĉiujn ideojn kun precizeco, kaj tia ke oni povu ĝin skribi, legi kaj paroli, ĉar, krom tio ke lingvo kiun oni ne povus paroli ne sufiĉus, la memoro ne povus ĝin reteni, pruvas tion Volapuko, kun ĝena malfameco, oŭ la pli freŝdata ne pli saĝa « langue Bleue » [blua lingvo].

Se tiu lingvo ne ekzistus, necesus ĉi tie ĉesigi vanan serĉadon. Ĉar pruvi la teorian eblecon ne antaŭenigas. Sed ĝi ekzistas. Tio ne estas verdire artefarita lingvo : neniu lingvaĵo estas tia, escepte, eble, tiu de la surd-mutuloj. Ĝi ne estas ankaŭ plene natura : ankaŭ plene natura ne ekzistas. Natura estas nur tiu de la sovaĝulo, kaj tamen, kiu ne plu komprenas sian avon kaj ne estas komprenata de sia edzino forrabita en najbara tribo. Kiel ĉiu lingvo, ĝi estas konvencia ; sed, dum la aliaj estas tiaj inter sampatrianoj kaj tiom pli ke — p. 114 — la civilizacio antaŭeniris, tiu ĉi estas tute tia, kaj internacie. La diferenco rilatas al la medio kaj grado, ne al la naturecaro [esenco].

La sonoj de tiu lingvo, harmonia kiel sudfrancia idiomo, estas fremdaj nek al iu ajn orelo nek al iu ajn buŝo eŭropa ; ĝia gramatiko, absolute regula — la samaj finaĵoj havas ĉiam saman signifon — estas tiel simpla, tiel logika, ke oni lernas ĝin en malpli ol unu horo ; la vorttrezoro konsistas el konsiderinda fonto komuna al la ĉefaj eŭropaj lingvoj kaj pri kiu neniu meze instruita homo estas sen scio. Oni sukcesas ĝin legi kun certeco en kelkaj tagoj, ĝin skribi en kelkaj semajnoj, ĝin paroli en kelkaj monatoj.

Ĝi havas literaturon, estas agnoskinde ke ĝi konsistas ĉefe el tradukoj ; sed kiu alia pruvus pli bone ol ĝi la flekseblecon kaj kapablon ĉion diri ? La versio de Hamlet, fare de D-ro Zamenhof, la inĝenia rusa aŭtoro de tiu rimarkinda lingvo, estas en multaj aspektoj mirindaĵo de ekzakteco kaj allogeco ; en sia tuteco, ĝi samvaloras kun germana aŭ franca traduko, se ĝi ne estas supera.

Tiu lingvo nomiĝas Esperanto. Ĝi estas nun parolata fare de kelkaj miloj da homoj de diversaj naciecoj : rusoj, svedoj, hungaroj, kanadanoj, francoj. Oni jam instruas ĝin en preskaŭ cent urboj (Piednoto : Taksado farita en 1902. Estas nun 858 esperantistaj societoj en Eŭropo, 174 en Ameriko, 19 en Oceanio, kaj 116 profesiaj kaj diversaj specialaj).

p. 115
Iom post iom ĝi disvastiĝos, pri tio ne dubu, sed ne senlukte. Komence ĝi havos kontraŭ si, sufiĉe kompreneble, tiujn, kiuj eltiras el la instruado de la modernaj lingvoj tre rajtajn kaj honorindajn enspezojn. Ili malpravus : la lernado de internacia lingvo malhelpos nur bedaŭrindan disigon de tempo kaj streboj tute sen malutili al la serioza lernado, kiu restos por multaj necesega, de unu aŭ du fremdaj lingvoj ; ĉiuj tradukoj en Esperanto kondukos al tio, ke oni neniam plu povu studi la literaturon aŭ la socion anglan sen kono de la angla, aŭ juĝi Bismarck kaj lian verkon sen scipovi la germanan.

Cetere, ĝi eble renkontos malmulte da simpatio apud spiritoj tre eminentaj, tre subtilaj, al kiu tia lingvo ŝajnos esti tute sen arto kaj animo. Sed la arto kaj la animo, tio estas ni kiuj metas ilin en niajn lingvojn, kies vivo estas tiu, kiun ni havigas al ili. Tiu lingvo havos la animon, kiun ni havigos al ĝi, tre homecan, tre modernan, ne sen allogeco, certe.

Tiel, dum la rezistado estos ne multe perforta, ĉar neniu grava intereso estos minacita pro la alpreno de konvencia lingvo, la propagando fariĝos ĉiam pli aktiva ĉiudirekten ; multaj kursoj estos starigitaj en ĉiuj landoj ; sciencistoj jam anoncas la publikigon de memuaroj en la internacia lingvo ; komercaj entreprenoj, siaflanke, sciigas ke ili akceptas leterojn en Esperanto kaj respondas al ili ; — p. 116 — Franca Touring-Club, kiu havas 8o.ooo anojn, kampanjas favore al ĝi ; fine, la internaciaj ligoj : ligo de la paco, unuiĝoj de junuloj, ktp, ne malrapide uzos ĝin. Kio estis komence nur amuzaĵoj — same kiel por s-o Thiers la lokomotivo [Rimarko : Thiers (tjer) estis iama prezidento de Francio kaj konsideris la lokomotivon kiel ludilon] — rapide fariĝos valorega rimedo de komunikado. Tiam oni permesos, timeme, la instruadon de Esperanto en la establejoj de publika instruado, kie ĝi finfine havos oficialan lokon.

Tiun tagon, la internacia helplingvo estos venkinta. La uzado aspektos al ĉiuj tre memkomprenebla afero, kaj tio, kio plej surprizos, tio estos ke homoj, kies spirito ne absolute malinklinas al ĉiu ideo ne multe kutima, homoj kleraj, homoj spritaj, eĉ inteligentaj, povis juĝi la serĉadon de lingvo internacia utopia, se oni aŭdacas tion diri, kaj eĉ sufiĉe ridinda !


Voir ce commentaire dans son contexte





Palmarès