Suite du résumé en espéranto de la thèse de doctorat en médecine de Pierre Corret
"UTILITÉ ET POSSIBILITÉ D’UNE LANGUE INTERNATIONALE AUXILIAIRE EN MÉDECINE".
Pages 117 à 134 : "L’ESPERANTO" (117-128).
—
Daŭrigo de la resumo de la disertacio de Pierre Corret pri "Utileco kaj ebleco de internacia helplingvo en medicino". Paĝoj 117 ĝis 134 : "L’Esperanto" (117-128).
Rimarko : Ĉar en tiu ĉi parto Pierre Corret prezentas lingvajn aspektojn de Esperanto. Ĉar li komparas ĝin kun la franca, tio povas esti interesa, por uzantoj de aliaj lingvoj, por fari saman komparon se tio ne estis jam farita. Do, temas parte pri traduko kaj parte pri resumo.
—
p. 117
Corret citas unue kelkajn ideojn el la libro "Qu’est-ce que l’Esperanto ?" (Kio estas Esperanto ?) de la rektororo Émile Boirac.
En ĝi, la rektoro precizigas unue ke, kontraŭe al tio, kion imagas tro da homoj, la partizanoj de Esperanto tute ne celas anstataŭigi la idiomojn de la homaro ; tiu ĥimero ekzistas nur en iliaj cerboj. Esperanto tute ne celas tion.
p. 118
Ĝi celas ebligi al ĉiu homo, kiu havas aŭ deziras havi internaciajn rilatojn kaj, eĉ sen profundaj gramatikaj konoj, senpene komuniki skribe kaj parole kun fremduloj, kies lingvojn li ne konas kaj kiuj same ne konas lian lingvon. Scipovantoj de Esperanto plue parolos sian gepatran lingvon kun samlandanoj.
Corret citas propran sperton : “Fakte tiun servon Esperanto jam havigas al tiuj, kiuj posedas ĝin. Se mi povas citi ĉi tie mian personan sperton, mi korespondas, dank’ al ĝi kun multe da homoj, rusoj, ĉeĥoj, bulgaroj, svedoj, islandanoj, kies lingvoj estas de mi tute nekonataj, kaj kiuj ne scipovas pli bone la mian, ne beletristoj aŭ profesiaj scienculoj, sed kelkaj almenaŭ apartenas al la plej humilaj sociaj klasoj“.
Li poste mencias statistikon de 1904 laŭ kiu estis tiam 80.000 uzantoj de Esperanto. [Rimarko HM : Povas esti interese aldoni ĉi tie eltiraĵon, kiu ne aperas en la disertacio, el la verko “L’homme et la Terre“ (La Homo kaj la Tero] de la fama geografo Élisée Reclus, aperinta ekde 1905 sub formo de kajeroj. p. 467 : “La nombro de la adeptoj kiuj eniris la vojon de praktika realigado estas jam sufiĉe notinda por esti iom modifinta la poŝtan statistikon : nur dek jarojn post la naskiĝo de Esperanto, tiuj kiuj uzas ĝin en siaj leterinterŝanĝoj superus 120 000.“ ]
p. 119
Esperanto forigas la limojn, realigante en la intelekta kampo la miraklon jam realigita sur la materiala kampo per la telefono kaj la senfadena telegrafo, ĝi metas la spiritojn en tuja komunikado de fora loko al alia.
Skeptikuloj, kiuj apriore asertas ke tia miraklo estas neebla, forgesas ke neebleco ne ekzistas por la genieco. Nu, ju pli oni studas Esperanton, des pli oni konstatas, ke la modesta homo kiu ĝin kreis, estas unu el tiuj geniaj inteligentecoj, kies memoro estas ligita en la historio al ĉiu el la decidaj paŝoj de la homaro survoje al la progreso
Certe, la problèmo de artefarita internacia lingvo aperas, unuavide, eksterordinare malfacile, eĉ neeble solvebla, kaj tamen, kiam oni konas la solvon, kiun havigas Esperanto, oni preskaŭ emas kredi ke nenio estas pli simpla kaj facila.
Baza ideo de Zamenhof por krei vere internacian artefaritan lingvon konsistis el uzo de naturaj elementoj jam internaciaj. Kiu ajn disvolvos tiun principon trovos en Esperanto ne pli da fremdeco ol, — p. 120 — ekzemple, inter la portugala kaj la hispana.
Sekvas klarigoj pri la internacieco de la radikoj jam konataj en multaj lingvoj, ekzemple, por la francaj vortoj mathématique, mécanique, physique, astronomie, géographie, philosophie, ktp, aŭ électricité, photographie, locomotive, ktp, aŭ Europe, Asie, Afrique, Amérique ktp, ktp, laŭ la fonetiko propra al Esperanto tiuj radikoj fariĝas matematik, fizik, astronomi, geografi, filozofi, elektr, fotografi, lokomotiv, Eŭrop, Azi, Afrik, Amerik, kaj per aldono de la litero "o" formas substantivojn kaj per la aldono de "a" adjektivojn, ktp.
Pli multnombraj ol oni supozas estas tiuj internaciaj radikoj.
p. 121
Tamen, kiom ajn multnombraj estus tiuj internaciaj radikoj, tio ne sufiĉus por fari kompletan vortaron. Ĉar absoluta aŭ kvazaŭ absoluta internacieco estas neebla, necesas kontentiĝi per relativa internacieco laŭeble plej granda.
La internacie plej disvastigitaj lingvofamilioj estis en la periodo, kiam Corret verkis sian disertacion :
1° la novlatinaj (160 milionoj da parolantoj) ;
2° la angla (125 milionoj) ;
3° la ĝermanaj (ĉ. 75 milionoj) ;
4° la slavaj (ĉ. 90 milionoj).
La lingvoj derivitaj de la latina estis parolataj de triono el la tiam "civilizita homaro" (160 el 450) [rimarko : tiu ĉi esprimo povas ja ŝoki en la nuna mondo !].
p. 122
Pli ol duono el la angla vorttrezoro havas latinan devenon. El tio rezultas ke 285 milionoj el 450, t.e. pli ol duono de la "civilizita homaro", por kiuj la latinaj radikoj estas tuj kompreneblaj.
Eĉ nur iom kleraj germanoj kaj slavoj havas konojn tiurilate pro tio ke ĉiu moderna civilizacio fontas el la greka-romana civilizacio.
Se la latina, konsiderata en sia tuteco, vortaro kaj gramatiko, ĉesis esti la universala lingvo, ĝia vorttrezoro restas tamen la komuna fonto la plej internacia en kiu ĉiuj popoloj venas devige ĉerpi.
Pro tio la latinaj radikoj, kiuj estas komunaj al la lingvoj novlatinaj kaj angla, estos devige en plimulto, poste aldoniĝas la ĝermanaj, kiuj estas komunaj al la angla kaj al la ĝermanaj lingvoj, kaj fine la slavaj en malgranda nombro.
p. 123
Pro tio la lingvo estas apenaŭ artefarita, ĉar en realeco ĝi konsistas el radikoj de naturaj lingvoj, tiel ke ĉiu meze klera homo konas Esperanton unuavide por frakcio pli malpli konsiderinda.
Ĉiuj parolantoj de romanaj lingvoj, t.e. devenantaj el la latina, francoj, hispanoj, portugaloj, italoj, rumanoj povas ofte deĉifri je unua vido tutajn Esperanto-frazojn. Ideon pri tio donas la jena frazo, kiu entenas nur vortojn tuj kompreneblajn por franco :
“Simpla, fleksebla, belsona, vere internacia en siaj elementoj, Esperanto prezentas al la mondo civilizita la sole veran solvon de lingvo internacia. Tre facila por homoj nemulte instruitaj, Esperanto estas komprenata sen peno de la personoj bone edukitaj.“
Franca traduko :
“Simple, flexible, harmonieux, vraiment international en ses éléments, l’Esperanto présente au monde civilisé la seule véritable solution d’une langue internationale. Très facile pour des hommes peu instruits, l’Esperanto est compris sans peine par les personnes qui ont reçu une bonne éducation.“
La proporcio de radikoj tuj kompreneblaj estas iom malpli granda por la angloj, ankoraŭ malpli granda por germanoj kaj ĉefe por slavoj, — p. 124 — se ili estas tute fremdaj al ĉiu klasika kulturo. Tamen ili estas sufiĉe konsiderindaj por ke, en lernado de Esperanto, ili retrovu multajn konataĵojn.
En tio estas unu el la kialoj pro kiu Esperanto estas lernebla kun eksterordinara facileco. El 2 600 radikoj kiujn enhavas la Universala Vortaro (de Zamenhof), franco jam konas 1.500 ; se li scipovas la latinan, li konas pli ol 2000, kaj fine se li havas ioman konon de la vorttrezoroj germana kaj angla, li konas preskaŭ ĉiujn.
Tial la obĵetoj faritaj ekzemple pri volapuko aŭ la blua lingvo (de Léon Bollack) ne estas eblaj kontraŭ Esperanto.
Al tiuj, kiuj diras ke Esperanto, kies estonteco estas necerta, ke ĝi estos eble neutila, ke ĝi estos nur plia lingvo, plia ŝtono aldonita al la Babelturo, la respondo estas ke Esperanto ne aldoniĝas al la jam ekzistantaj lingvoj sed eltiras el tiuj ĉi tion, kion ili havas komune por fari vere internacian idiomon.
Eĉ en la hipotezo de ne disvastiĝo — kvankam la faktoj pruvas la malon — tiuj kiuj studas ĝin ne perdas sian tempon — p. 125 — ĉar ĉiukaze restos al ili la kono de radikoj pruntitaj de Esperanto al lingvoj aliaj ol gepatraj.
Oni ne konkludu el tio ke, por lerni Esperanton, necesas unue lerni ĉiujn tiujn lingvojn. Oni rekte lernas Esperanton, sed ĝin lernante, oni iel samokaze lernas pli malpli konsiderindan parton el tiuj lingvoj.
Corret : “Tiel mi ŝuldas al la Esperantostudado, certan inicadon al la germana kiu ebligas al mi pli malpli elturniĝi en iom facilaj germanlingvaj tekstoj sen konsulti gramatikon kaj vortaron. Mi eĉ volonte kredus, kiom ajn paradoksa povas aspekti tiu opinio, ke Esperanto povos iam fariĝi unu el la plej potencaj iloj pri kiuj disponos niaj instruistoj por la instruado de ĉiuj vivantaj lingvoj.“ [substrekita de mi : HM]
Oni eble imagos ke la Esperanto-vorttrezoro, tiel reduktita je dumil kaj kelkaj radikoj, el kiu nur milo estas necesa por kutima uzado, estos neeviteble ekstreme malriĉa kaj, ke, sekve, la lingvo Esperanto estas mem speco de lingvaĉo, sabiro nekapabla esprimi plej etajn nuancojn de la penso.
Kaj tamen Esperanto estas, en realeco, senfine riĉa, pli riĉa, ne nur ol la franca, sed eĉ ol la angla, la germana kaj la malnova greka ; — p. 126 — ĝi taŭgas por facila esprimado de ĉiuj ideoj, eĉ la plej delikataj kaj la plej subtilaj
Estas tiel ke Zamenhof povis traduki en Esperanton “Hamleton“ de Ŝekspiro, sekvante tiel fidele la tekston ke la blankaj versoj estas redonitaj en blankaj versoj, la rimversoj en rimversoj, la prozo en prozo, kio estus nefarebla en la franca. Ne nur Hamleto, sed la ses unuaj kantoj de “Iliado“ ; “Kaino“, de lordo Bajrono ; “Boris Godunov“, de Puŝkino, kaj multaj aliaj verkoj estis tradukitaj Esperanten.
La aŭtoro mem de tiuj linioj povis konstati tiun mirigan flekseblecon de Esperanto tradukante en tiun lingvon la “Monadologion“, de Lejbnico, t.e. unu el la plej abstaktaj filozofiaj verkoj, kiuj ekzistas en la mondo.
Oni diros : kiel lingvo povas esti samtempe tiel riĉa je vortoj kaj malriĉa je radikoj ?
La klarigo de la enigmo estas tre simpla : ĝi kuŝas entute en la sistema uzado de obligiloj [obligaj elementoj] elektitaj de Zamenhof kun vere genia sagaceco.
Tiuj obligiloj estas unue la finaĵoj, kaj poste la afiksoj.
Al iu ajn radiko sufiĉas aldoni la finaĵojn o, a, e, i, por obteni laŭvice la substantivon, la adjektivon, la adverbon kaj, se la senco de la radiko ebligas tion, la verbon (infinitive).
Ekzemple, la radiko parol, kiu esprimas la ĝeneralan ideon paroli fariĝas sinsekve — p. 127 — substantivo parolo ; adjectivo parola ; adverbo parole, verbo je infinitivo paroli (respektive en la franca : parole, oral, oralement, parler).
La radiko vol donas volo, vola, vole, voli (respektive en la franca : volonté, volontaire, volontairement, vouloir) ktp, ktp.
Sekvas el tio ke la 2.000 radikoj de l’Esperanto estas iel obligita, apriore, per 4, kaj tuj havigas 8.000 substantivojn, adjektivojn, adverbojn kaj verbojn, sen trudi al nia memoro alian strebon ol tiu memori la kvar finaĵojn a, e, i, o, kun la signifo atribuita al ĉiu el ili.
El tio rezultas alia konsekvenco, ke ni neniam estas haltigitaj en Esperanto, kiel okazas tiel ofte en la aliaj lingvoj pro foresto de unu el la terminoj de la gramatika serio : substantivo, adjektivo, adverbo aŭ verbo, kiujn oni emis kredi elirintaj el sama radiko. Ekzemple, oni havas la substantivon parole kaj verbon parler ; sed ĝi necesigas uzon de alia radiko por la adjektivo oral kaj la adverbo oralement.
Sed, laŭ alia vidpunkto, kio estas mirinda en tiuj finaĵoj, tio estas la klareco kiujn ili alportas en la gramatika analizo de la frazo. Dank’ al ili, fakte, ĉiu vorto iel prezentas sin kvazaŭ ĝi dirus : “Substantivo mi estas, adjektivo mi estas, adverbo mi estas.“ Neniu alia lingvo prezentas tian karakterizon, kaj pro tio neniu est tiel uzebla kiel Esperanto por tuja tradukado — p. 128 — per la nura rimedo de vortaro, sen postulo pri antaŭa kono de la gramatiko.
La finaĵoj havigas vortojn tuj derivitajn de la radiko, la afiksoj (prefiksoj kaj sufiksoj) ebligas krei nenombreblajn duarangajn vortojn, kiuj modifas diversmaniere la ĝeneralan ideon kiun la radiko esprimas.
La afiksoj de Esperanto estas kvazaŭ speco de klavaro, konsistanta el ĉirkaŭ 30 klavoj, per kiu eblas diversigi senfine la sencon de la radikoj, kaj sekve esprimi kaj tiel moduli la plej fajnajn kaj neperceblajn nuancojn de la penso.
Jen kelkaj ekzemploj.
En ĉiuj lingvoj ekzistas terminoj, kiuj estas kontraŭaj unuj al la aliaj : la mal-vortoj [antonimoj]. Sed, ekzemple en la franca, ili tute malsimilas, tiel ke ambaŭ estas lernendaj : grand - petit, fort - faible, amour - haine, estime - mépris, fermer - ouvrir, ktp, t.e. respektive : granda - malgranda, forta - malforta, amo - malamo, estimo - malestimo, fermi - malfermi, ktp.
Tamen, en la franca, tiu principo funkcias same, sed nur por malmultaj vortoj kaj ne tiel sisteme : ekzemple : heureux - malheureux, honnête - malhonnête, priser - mépriser, content - mécontent, couvrir - découvrir, obéissant - désobéissant, ktp, t.e. respektive : feliĉa - malfeliĉa, honesta - malhonesta, estimi - malestimi, kontenta - malkontenta, kovri - malkovri, obeema - malobeema.
En Esperanto, nur unu prefikso, “mal“, sufiĉas por tuj formi ĉiujn antonimojn sen ebla escepto.
30/03 17:13 - J.F. Clet
Et la liste des verbes irréguliers* ? En combien de temps l’avez-vous apprise ? (ou (...)
18/12 06:15 - Tuwo Rhuyzar
Bonjour. Je vous avoue avoir été surpris par votre article, m’attendant à tout autre (...)
11/09 14:57 - esperantulo
Si Zalka savait lire, il aurait tout de suite compris que rien dans les premieres lignes, on (...)
23/08 07:41 - Henri Masson
Dankon Grizaleono, pro via aprezo. Mi esperas baldaŭ kunmeti la tuton ĉe alia (...)
22/08 11:41 - Grizaleono
Grand merci, Monsieur Masson, pour le grand travail fait par vous. Dankegon, sinjoro Masson, (...)
22/08 09:29 - Henri Masson
Suite du résumé en espéranto de la thèse de doctorat en médecine de Pierre Corret (...)
Agoravox utilise les technologies du logiciel libre : SPIP, Apache, Ubuntu, PHP, MySQL, CKEditor.
Site hébergé par la Fondation Agoravox
A propos / Contact / Mentions légales / Cookies et données personnelles / Charte de modération