• AgoraVox sur Twitter
  • RSS
  • Agoravox TV
  • Agoravox Mobile


Commentaire de Henri Masson

sur Médecine sans frontières


Voir l'intégralité des commentaires de cet article

Henri Masson 21 août 2008 10:03

Suite du résumé en espéranto de la thèse de doctorat en médecine de Pierre Corret
"UTILITÉ ET POSSIBILITÉ D’UNE LANGUE INTERNATIONALE AUXILIAIRE EN MÉDECINE".

Pages 117 à 134 : "L’ESPERANTO". (129-134)



Daŭrigo de la resumo de la disertacio de Pierre Corret pri
"Utileco kaj ebleco de internacia helplingvo en medicino". Paĝoj 117 ĝis 134 : "L’Esperanto" (129-134).
Rimarko : Ĉar en tiu ĉi parto Pierre Corret prezentas lingvajn aspektojn de Esperanto. Ĉar li komparas ĝin kun la franca
, tio povas esti interesa, por uzantoj de aliaj lingvoj, por fari saman komparon se tio ne estis jam farita. Do, temas parte pri traduko kaj parte pri resumo.


p. 129

Per uzo de la prefikso “mal“ , la memoro estas konsiderinde senŝarĝigita, ĉar, por la tuta serio de kontraŭoj [malvortoj, antonimoj], sufiĉas lerni unu terminon por koni du.

Corret montras sinsekve la uzon de afiksoj kaj tiel evidentigas la regulecon de Esperanto kompare al la franca, ekz. “eg“ kaj “et“ :
arbo - arbre
arbeto - arbuste
arbego - arbre de haute futaie

pluvo - pluie
pluveto - bruine
pluvego - averse
 
“ek“, “ad“, “ig
flugi - voler ;
ekflugi - s’envoler
krii - crier
ekkrii, s’écrier.

ad
pafi, tirer un coup de fusil
pafadi, faire une fusillade
paroli, parler
paroladi, discourir

Ebleco krei substantivon per anstataŭigo de “i“ per “o“ :
ekflugo, essor
pafado, fusillade
fari, faire
farigi, faire faire
vidi, voir ;
vidigi, faire voir, montrer

p. 130
bela, beau
beligi, rendre beau, embellir
pala, pâle
paligi, rendre pâle, faire pâlir

em“, “ebl“, “ind
kredema, enclin à croire, crédule
kredebla, possible à croire, croyable
kredinda, digne d’être cru, digne de foi
legema, qui aime à lire
legebla, lisible ; leginda, qui mérite d’être lu.

il
kudrilo, aiguille
flugilo, aile
kombilo - peigne (kombi - peigner)
plugilo - charrue (plugi - labourer)

ar
arbaro - forêt
vagonaro - train (de chemin de fer)
bovaro - troupeau de boeufs

 “ej“ :
lernejo, école (lerni, apprendre)
kuirejo, cuisine (kuiri, faire cuire)
porkejo, porcherie
hundejo, chenil (hundo, chien)

ec“ :
boneco, bonté
grandeco, grandeur
patreco, paternité

ul“, “ist“, “estr" :
junulo - jeune homme (juna — p. 131 — jeune)
blindulo - un aveugle (blinda, aveugle)
timulo - un poltron (timo, peur)

instruisto - instituteur
kuiristo - cuisinier
kuracisto - médecin (kuraci, traiter un malade)

lernejestro - maître d’école
regnestro - chef d’Etat
imperiestro, - empereur
elefantestro - cornac

Pri la kombinebleco de pluraj afiksoj inter si kaj kun radikoj :
arb-et-aro - bocage [rimarko HM : pli ĝusta, por "bocage", estas “heĝa kamparo“]
reg-ist-aro - gouvernement (ensemble de gouvernants)
grand-eg-ulo - géant

Same kiel la greka kaj la germana, Esperanto ebligas kreon de novaj vortoj per kunmeto de du radikoj :
fervojo - chemin de fer (fero, fer ; vojo, chemin)
lumturo - phare (lumo, lumière ; turo, tour)
sunfloro - tournesol (suno, soleil ; floro, fleur)

Ne malpli rimarkinda ol ĝia vorttrezoro estas la simpleco de la gramatiko de Esperanto, tiel simpla kaj konciza ke oni povis diri, ke ĝi konsistas entute [rim. : troiga vorto] el 16 reguloj.

Ĝi estas ankaŭ vere internacia en tiu senso ke ĝin konsistigas reguloj komunaj — p. 132 — al ĉiuj grandaj modernaj lingvoj escepte de apartaj reguloj de ĉiu el ili

Sekvas rapida trarigardo pri kelkaj bazaj reguloj :
1° ekzistas nur unu artikolo, nur difinita : “la“ ;
2° substantivo ne havas genron ; ineco estas indikebla per la sufikso “in“ ;
3° la pluralo estas indikebla per la duonvokalo “j“ ;
4° sekvas la personaj pronomoj, regulo pri objekta rekta komplemento, klarigo pri la konjugacio de la verbo “esti“ — p. 133 — kaj de ĉiuj aliaj verboj, kies konjugacio estas tute sama.

Corret konkludas jene tiun ĉapitron :

"Ni volis, en tiu disertacio, prefere ol teorie disertacii pri la utileco de alpreno de internacia lingvo en medicino, alporti dokumentojn, kiuj pruvas ĝis kioma grado la internaciaj medicinaj rilatoj estas ĝenataj pro la lingvodiverseco
Oni ĝenerale akordiĝas pri tiu punkto, sed solvo ne estis ĝis nun trovita por meti finon al tiu bedaŭrinda situacio.
Ni montris ke de ĉiuj flankoj oni komencas serĉi tiun solvon en la alpreno de Esperanto, kaj ni pruvis aliflanke ke tiu lingvo facile ebligas pritrakti medicinajn temojn — p. 134 —. La raporto, kiun oni ĵus legis pri ĝia konsisto, kunmetita kun la pruvoj kiujn ni aldonis, finos, mi esperas, konvinki pri la ebleco de ĝia alpreno kiel internacia helplingvo en medicino.
"


Voir ce commentaire dans son contexte





Palmarès