Lettre de Zamenhof à Schleyer, créateur du volapük :
Varsovio, 27/XI 1887
Estimata kaj estiminda sinjoro !
Mi sendas al Vi la frukton de mia longa laborado ; ĝi estu signo de mia profunda estimo por la nobla idealisto, kiu laboris por la homaro, ne timante la ridegon de l’ amaso. Mi mem plej bone komprenas kiom Vi devis suferi, ĉar mi mem trairis similan vojon : kiam mia laboro jam estis preta, mi kvar jarojn devis atendi kaj esti celo de senĉesa ridado, - ĝis mi ricevis la eblon eldoni mian verkon.
Kiam mi antaŭ 5 jaroj aŭdis pri la Volapuk’, mi ne forĵetis mian laboron, ĉar la konstruo de Volapuk’ ŝajnis al mi ne tute praktika ; mi diris al mi, ke lingvo tutmonda devas esti antaŭ ĉio komprenebla, kaj la tuta granda materialo, kiu jam per si mem fariĝis internacia, devas resti ne tuŝita. En lingvo, kiu devas fariĝi tutmonda, oni povas krei nur la malgrandan parton, kiu estas malsimila en malsimilaj lingvoj ; ĉio cetera devas resti ne tuŝita. Ĉar nenia persono estas tiel leĝdonanta por krei lingvon por la tuta mondo laŭ sia volo, kaj tuta vivo de homo ne estas sufiĉa por nove krei la tutan senfinan multon da vortoj de lingvo, kun ĉiuj nomoj de l’ landoj kaj urboj, kun ĉiuj sennombraj nomoj teĥnikaj etc.
Mi estimas Vian noblan deziron porti utilon al la homaro ; kun plena estimo por la aŭtoro de Volapuk’, mi laboras ne kontraŭ la Volapuk’, sed por la ideo. Sankta estas por mi la ideo de lingvo tutmonda, kaj en kiu ajn formo l’ homaro ĝin havos, mi estos kontenta kaj feliĉa. Se oni montros al mi, ke mia laboro estas malutila al la ideo, mi mem detruos mian laboron, kvankam mi oferis al ĝi la plej bonan parton de mia vivo ; se la juĝo de l’mondo estos ne decida, la « Lingvo internacia » restos kune kun la Volapuk’, kiel du amikoj, kiuj havas unu celon en la vivo. Aŭ unu de la lingvoj mortos per si mem, aŭ la homaro havos du lingvojn, kaj eĉ tio estos por la mondo multe pli bone, ol resti tute sen lingvo tutmonda. Pardonu, ke mi skribas al Vi en mia lingvo : mi faras ĝin ne pro malĝentilo, sed por doni al Vi provon de mia lingvo.
Kun plej granda estimo
Esperanto
Excusez-moi de l’avoir mis en VO ; peut-être une âme charitable traduira ce texte en français, je ne veux pas gâcher la traduction par mes insuffisances linguistiques.
Ceci dit, il existe un autre projet d’une langue super-internationale (en VO également, pour ceux qui lisent le russe
)
http://ulver.com/valhalla/showpost.php?p=44906&postcount=10