@Daniel PIGNARD
C’est pas la peine d’en faire exprès, il y en a déjà beaucoup. Juste deux exemples. Voici une originale de William Auld :
Nin regas fine apetitoj,
instinktoj kaj similaj pestoj,
ĉar ni finfine estas bestoj —
eĉ pli malbone : parazitoj.
Ho, tio estas simple mitoj,
kio stimulas al protestoj :
« Nin regas, fi ! ne apetitoj,
instinktoj kaj similaj pestoj ! »
Ni babilaĉas pri spiritoj,
ni pozas kun patosaj — gestoj,
kaj pave baŭmas niaj krestoj ;
sed malgraŭ tiaj hipokritoj
nin regas fine apetitoj.
Voici une traduite, il s’agit de « If » e Kipling (traduction très fidèle à l’original) :
Se vi konservas kapon en lucido,
dum la popolon regas jam panik’,
se vi ne donas kaŭzon por malfido,
eĉ kiam ne plu kredas vin amik’ ;
Se, malgraŭ laco, povas vi atendi,
rezisti al mensogo kaj malam’,
ne cedi al despero, ne pretendi
je plaĉaspekto kaj saĝula fam’ ;
Se vin obeas revoj — sed ne male,
se regas vi la pensojn en konsci’,
se al Triumfo kaj Fiask’ egale
rilatas vi sen troa emoci’ ;
Se vian vorton oni hipokrite
transformas je kaptilo por stultul’,
sed post frakas’ de viaj faroj, spite,
obstine rekomencas vi de nul’ ;
Se povas meti vi sur unu karton
la tutan havon, riske je bankrot’,
kaj ĉion perdi, kaj reprovi starton,
sen diri vorton pri perdita lot’ ;
Se via kor’ kaj nervoj, malgraŭ trivo,
plu servas eĉ en stato de ruin’,
kiam nenio restas por la vivo,
krom Volo, kiu diras : “Tenu vin !” ;
Se, parolante, vi kondutas inde,
kun Reĝoj ne forgesas pri popol’,
Kipling in ’La Ondo de Esperanto’
kaj se vin oni fidas, sed ne blinde,
kaj ĉiuj sekvas vin — laŭ propra vol’ ;
Se ĉiu hor’ de via vivo plenas
per la impeta kuro sen humil’,
al vi la tuta Tero apartenas,
kaj pli — vi estas Homo, mia fil’ !