Interreto : Nacilingvaj raportaĵoj pri ITV komencas aperi en interreto (en esperanto)
Par Gangalo.
Nun ke la minimuma sumo bezonata por establi Internacian Televidon (24 mil eŭroj) estos baldaŭ atingata - mankas malpli ol du mil eŭroj - tie kaj tie oni komencas diskonigi ĉi tiun mirindan iniciaton ekster la E-movado. Ĵus aperis eta raportaĵo pri ITV ĉe francalingva retejo pri noticoj.
La raportaĵo Télévision sans frontières ni barrières de langues
(’Televido sen landlimoj nek lingvaj baroj’) estas tre bona ekzemplo de
la ekstermovada diskonigo, kiun povas fari ĉiu esperantisto. La tutan
raportaĵon, aperintan en la retejo AgoraVox, oni povas legi france, musklakante ĉi tie.